Share

cover art for Senriskaj asekuristoj

Le Monde diplomatique en Esperanto

Senriskaj asekuristoj

Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html


Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024.


Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887.

More episodes

View all episodes

  • La iluzio de pacigo

    06:11|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.htmlLa politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgust 2024.Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559.
  • La internacia justico en la kaldrono de Gazao

    17:29|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.htmlLa internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024.Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0)
  • La vojo el Istanbulo

    05:00|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.htmlKion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024.Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927.
  • Israelo-Irano, la baldaŭa milito

    19:02|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.htmlDum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)
  • La historio kiel armilo

    14:05|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.htmlTio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024.Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la aerodromo de Heston, okcidente de Londono, je la 30-a de Septembro 1938.
  • Kolektivaj punoj

    06:23|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3183.htmlTiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. En Palestino, tamen, la tempo de kolektivaj punoj ŝajnas esti neniam malaperinta. «Le Monde diplomatique», Marto 2024.Artverko: Ivan Ajvazovskij. — «Всемирный потоп» (Diluvo), 1864.
  • La ribelo de la traktoroj

    06:06|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/0000/00/article3170.htmlLa komentistoj, kiuj pritraktas ĉefe la guton kiu superfluigas la vazon anstataŭ la torentojn kiuj ĝin plenigis, resumas la koleron per protesto «kontraŭ la mediaj normoj», kvazaŭ la kampuloj estus nepre indiferentaj pri la klimata krizo. Sed ĝuste tion la manifestaciantoj akuzas iom ĉie en Eŭropo: la absurdecon de sistemo kiu igas ilin kontribui al ilia propra detruado. «Le Monde diplomatique», Februaro 2024.Artverko: George Ault. — «Bright Light at Russell's Corners » (Hela Lumilo ĉe Russell's Corners), 1946.
  • Se la vivoj valorus same …

    06:06|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/01/article3154.htmlEl vidpunkto de la internacia juro, la situacio estas klarega: Ruslando okupas kontraŭleĝe sian ukrainan najbaron, same kiel Israelo kontraŭleĝe okupas sian palestinan najbaron. Oni devus mallaŭdi ambaŭ same. «Le Monde diplomatique», Januaro 2024.Artverko: Paul Klee. — «Schwankendes Gleichgewicht» (Fluktanta ekvilibro), 1922.