Share

cover art for «Danĝera ideo»

Le Monde diplomatique en Esperanto

«Danĝera ideo»

Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024.


Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html


Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875.

More episodes

View all episodes

  • Ĉio, kio nin disigas

    11:33|
    Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativo: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.htmlArtverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. (Jeanne Menjoulet/CC BY 2.0)
  • La eŭropa skraptapiŝo

    06:16|
    Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3253.htmlArtverko: Francisco de Goya. — «El rapto de Europa» (La rabo de Eŭropa), 1772.
  • Oktobro, tempo de reviziismo

    26:05|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.htmlTiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian klarvidon. «Le Monde diplomatique», Oktobro 2024.Foto: Alisdare Hickson, manifestacio en Londono la 9-an de Oktobro 2023 (CC-BY-SA 2.0).
  • Okcident-Saharo laŭ la prezidanto Macron

    05:45|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.htmlPer sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024.Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935.
  • La iluzio de pacigo

    06:11|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.htmlLa politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024.Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559.
  • La internacia justico en la kaldrono de Gazao

    17:29|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.htmlLa internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024.Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0)
  • La vojo el Istanbulo

    05:00|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.htmlKion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024.Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927.
  • Israelo-Irano, la baldaŭa milito

    19:02|
    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.htmlDum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)