Latest episode

La oka fronto
05:17|Israelo perdis la simpation de la usona publika opinio. Konscia pri tiu danĝero, la ĉefministro Benjamin Netanjahu anoncis la malfermon de “oka fronto”, “batalo por la vero”, por reakiri la korojn kaj la mensojn. Telavivo neniam neglektis tiun terenon, tamen ĝiaj klopodoj celis precipe tradiciajn amaskomunikilojn. Sed, kiel klarigis S-ro Netanjahu dum renkontiĝo kun usonaj influistoj en Novjorko la 26-an de septembro, “ŝanĝiĝas la armiloj laŭ la tempo. Nuntempe la plej gravaj estas la sociaj retoj”.Legu la tekston de la artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/12/article3348.htmlArtverko: Karl Weiner — “Die Wahrheit ist plastisch gebildet” (La vero formiĝas plastike), tuĉo sur papero, ĉ. 1921.
More episodes
View all episodes

Merituloj de Nobel-premio pri paco
06:32|Post S-roj Theodore Roosevelt, kiu konsideris Latin-Amerikon kiel “malantaŭan korton”, kie Usono povis laŭvole interveni, George Marshall, kiu aprobis la bombadojn de Hiroŝima kaj Nagasaki kaj organizis unu el la unuaj entrudiĝoj de la malvarma milito, Henry Kissinger, fervorulo de malstabiligo, kaj Barack Obama, kiu bombardis Afganujon, Irakon, Libion kaj Sirion, S-ro Donald Trump povis prave havi esperojn pri la atribuo en 2025 de la Nobel-premio pri paco …Legu la tekston de la artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/11/article3340.htmlArtverko: S.A. Winn — “The Prize Piggies” (La premiitaj porketoj), kromolitografo, 1891.
Kulpantoj kaj iliaj helpantoj
28:03|La eŭropaj regantoj estas krimhelpantoj de Israelo ne nur per pasiveco kaj neagado. Ili donis konstantan konkretan subtenon al Telavivo, kaj preskaŭ sendifektan politikan subtenon. La defendantoj de la palestinanoj, kiuj denuncas genocidon kaj postulas respekton de la internacia juro, ricevas ja malsimilan traktadon. “Le Monde diplomatique”, Oktobro 2025.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/10/article3332.htmlArtverko: Lieve Verschuier — “De grote brand van Londen in 1666” (La granda incendio de Londono en 1666), 17-a jarcento.
Arabaj krimhelpantoj
05:51|La arabaj landoj ne helpos Gazaon. Neniu el ili ekproponis ian ajn gravan diplomatian iniciaton por malhelpi reokupadon de la enklavo kaj ĉesigi la israelan fajran diluvon, kiun ĝi suferas de preskaŭ du jaroj. “Le Monde diplomatique”, Septembro 2025.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/09/article3322.htmlArtverko: Francisco de Goya — “Los Desastres de la Guerra” (La katastrofoj de la milito), gravuraĵo n-ro 18, “Enterrar y callar” (Enterigi kaj silentigi), 1863.
Metu la ĝustan demandon
06:02|Konstatebla ie ajn en Eŭropo, la korelativeco inter kreskado de migraj fluoj kaj kreskado de ksenofobaj partioj ŝajnas preskaŭ aŭtomata. “La franca popolo ne plu volas enmigradon” deduktas S-ino Marine Le Pen, antaŭ ol alvoki referendumon. Sed per kia demando? “Le Monde diplomatique”, Aŭgusto 2025.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/08/article3318.htmlArtverko: Franz von Stuck — “Ödipus Löst das Rätsel der Sphinx” (Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso), 1891.
La arkitektoj de kaoso
05:40|Kaj jen Irano. Post Gazao, Cisjordanio, Libano, Sirio, Jemeno. Baldaŭ estos pli facile listigi la landojn kaj regnojn de Proksim-Oriento, kiujn Israelo ne bombadis en 2025. Por ĝustigi sian novan atakon, Telavivo, same kiel kutime, asertis sian "laŭrajtan memdefendon". Tamen la faktoj ne estigas dubon. "Le Monde diplomatique", Julio 2025.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/07/article3314.htmlFoto de Jeremy Thompson: la ĉevalkapo, kiun trovas en sia lito Jack Wolff en la filmo "The Godfather" de Francis Ford Coppola (CC BY 2.0)
La mirinda mondo de influistoj
36:16|Ĉiujn tagojn, la francoj mezume pasigas inter unu kaj du horojn vizitante interretajn sociajn retojn. Por kapti ilian atenton, influistoj havas manierojn bone elprovitajn kaj tre efikajn. Vetkurante por la plej granda spektantaro, ĉiuj volas imiti ilin. Jen esploro de tia universo submetita al algoritmoj. «Le Monde diplomatique», Junio 2025.Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/06/article3307.htmlFoto de Martin Fisch: influisto pozas antaŭ kamerao en Srilanko, Januaro 2025 (CC BY 2.0).
